Listen to the radio
Search on wikimic.org...
Artist

i.d.c. (inicialoj dc)

Electropop <

inicialoj dc - Frankfurt-am-Main - Germany

inicialoj dc/initials dc is a musical project created by Eric Languillat in 2003 and based in Frankfurt-am-Main (Germany).
Nourished by alternative pop and modern electronic music, inicialoj dc mixes these influences into its colorful melancolic electropop music, where accustic guitars dance with spicy drum mashines and ancient synthesizers out of another century.

After the first concerts in 2003, with only a minidisc, an electric guitar, and a self-produced album (Popcorn for Diane, in French and English), the project rapidely developed thanks to the synchronized videoclips projected with

each song. Songs in Esperanto began appearing at the same time, and inicialoj dc’s concerts became a regular feature in Esperanto events.

Continuing these activities on both the local art scene and in the international Esperanto community, two minialbums followed in 2007 (OK and 16), and the album Propaganda in 2009, in which Esperanto really plays en important role. And also presentation of several videoclips on the Web have confirmed inicialoj dc as a videomusical artistic project.

The new album Urbano is inicialoj dc’s first one entirely in Esperanto, and it is a milestone in the development of this original project.

ESPERANTO :

Elektropopo

inicialoj dc - Frankfurto ĉe Majno - Germanio

inicialoj dc/initials dc estas muzikprojekto fondita de Eric Languillat en 2003 kaj bazita en Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio).
Nutrata per alternativa popo kaj moderna elektronika muziko, inicialoj dc miksas tiujn influojn en sian buntan melankolian elektropopmuzikon, en kiu akustikaj gitaroj dancas kun spicaj drummaŝinoj kaj prasinteziloj el alia jarcento.

Post la unuaj koncertoj en 2003, pere de nuraj minidiskludilo, elektra gitaro, kaj memproduktita albumo (Popcorn for Diane, en la franca kaj la angla), la projekto rapide evoluis dank’al sinkronizitaj videofilmoj kiuj estas koncerte projekciataj kun ĉiu kanto. Samtempe komencis aperi kantoj en esperanto, kaj la koncertoj de inicialoj dc fariĝis regulaj programeroj de esperantoaranĝoj.

Daŭre de la aktivaĵoj, kaj en loka arta sceno kaj en nia internacia komunumo, du albumetoj sekvis en 2007 (OK kaj 16), kaj la albumo Propaganda en 2009, en kiuj esperanto jam ludas gravan rolon. Same, la prezento en la reto de pluraj videaĵoj enradikigis inicialoj dc kiel muzikvidean artan projekton.

La nova albumo Urbano estas la unua tutesperanta albumo de inicialoj dc, kaj estas mejlŝtono en la evoluo de tiu originala projekto.