Listen to the radio
Search on wikimic.org...
Artist

Kajto

Nanne and Ankie have been playing together since 1980. First off in the group Irolt, later in Kat yn ’t Seil, Kajto, and Liereliet. With these groups, and together as a duo, singing in Esperanto, in Frisian, and in Dutch, they recorded more than thirty LPs and CDs, and regularly toured many countries, not just Europe, but also North America and Australia. In the summer of 2009, Nanne and Ankie toured the United States for ten weeks.

In 1988 the group Kajto (made up of Nanne Kalma, Ankie van der Meer, Marita Kruijswijk, and Marian Nesse) started singing in Esperanto. In the summer of 1989, during the World Esperanto Congress in Brighton, Great Britain, the CD Kajto was presented, and this turned out to be the first CD in Esperanto ever in the world.

In the years that followed, the group traveled to many countries to give concerts, and released five CDs in all.

In 2004 in the city of Aalen, Germany, the FAME Culture Prize was awarded to Kajto in recognition of their contribution to the Esperanto musical culture.

Today, Kajto consists of Nanne Kalma and Ankie van der Meer, who use this name for their Esperanto repertoire.

The duo Kajto has a varied repertoire, singing about different subjects. Maritime and historical themes play an important role, but they also sing about humorous events in daily life. They also love to put Esperanto and Frisian poems to music.

At festivals, concerts, cultural evenings, or singing workshops, Nanne and Ankie’s program is always witty and adapted to the situation wherever they are.

The duo Kajto presents the songs, depending on where they are, in Esperanto, Dutch, Frisian, English, German, or French. They accompany themselves on several instruments, such as the guitar, the mandoline, the concertina (a six-sided small type of accordeon), and the double bass.

During the first decade of the 21st century they released eleven new CDs in several languages, namely Esperanto, Frisian, Dutch, and English.

ESPERANTO :
Kajto – Frislando (Nederlando)
En la jaro 1988 la grupo Kajto komencis kanti kantojn kun esperanto-tekstoj.
Dum la somero de 1989 dum la UK en Brajtono en Britio, la KD Kajto estis prezentita.

Tiu KD montriĝis ankaŭ esti la unua eldonita esperanto-KD iam en la mondo.

Dum la jaroj kiuj sekvis, la grupo (tiam konsistanta el kvar muzikistoj: Nanne Kalma, Ankie van der Meer, Marita Kruijswijk, et Marian Nesse) vojaĝis al multaj landoj por koncerti, kaj eldonis entute kvin KDojn.

En la jaro 2004 en la urbo Aalen en Germanio, la FAME-Kulturpremio estis aljuĝita al Kajto kiel rekono de la graveco de ĝia kontribuo al la esperanta muzikkulturo.

Nuntempe Kajto konsistas el Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, kiuj uzas ĉi tiun nomon por sia esperantorepertuaro.

Jam de 1980 Ankie kaj Nanne kune muzikas. Komence en la frisa grupo Irolt, poste en Kat yn ’t Seil, Kajto, kaj Liereliet. Kun tiuj grupoj aŭ duope, kantante en esperanto, en la frisa, kaj nederlanda lingvoj, ili registris pli ol trideko da vinildiskoj kaj kompaktdiskoj, kaj regule koncertturneis tra multaj landoj, ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Nordameriko kaj Aŭstralio. Ekzemple, dum la somero 2009 Nanne kaj Ankie turneis en Usono dum dek semajnoj.

Koncerne la kantotekstojn, Kajto ne konas limojn. Nanne kaj Ankie kantas pri diversaj temoj. En ilia repertuaro maraj kaj historiaj temoj ludas gravan rolon, sed ili prikantas ankaŭ komikajn okazaĵojn el la ĉiutaga vivo. Same ili ŝatas enmuzikigi esperantajn kaj frisajn poemojn.

Dum festivaloj, kafejkoncertoj, kulturaj vesperoj, aŭ kantlaborgrupoj, la programo de Ankie kaj Nanne estas ĉiam humurplena kaj taŭge adaptita al la situacio kie ajn ili troviĝas.

Dum koncertoj, la du kajtanoj povas anonci kaj enkonduki siajn kantojn en diversaj lingvoj kiel esperanto, la nederlanda, la frisa, la franca, la angla, kaj la germana.
Ili akompanas sin per diversaj instrumentoj kiel gitaro, mandolino, koncertino (sesflanka akordioneto), kaj kontrabaso.

Dum la unua jardeko de la nova jarcento ili eldonis dek unu novajn KDojn en diversaj lingvoj kiel esperanto, la frisa, la nederlanda, kaj ankaŭ en la angla.